Sulpicia
FINE VENIS DO...


Fine venis do la amo, kiun kaŝi for de la mondo
      ŝajnus al mi pli hontinda, ol ĝin diri al ĉiu ajn.
Citerea, kortuŝite de l' preĝpeto de miaj kantoj,
      la amaton alkondukis kaj demetis en mia sin'.
Venus tenis la promeson! Pri feliĉo mia parolu,
      kiu eble sian propran ne sukcesis havi ankor'!
Mi nenion plu konfidos al la vaksaj skribotabuloj,
      ke neniu legi povu tion antaŭ la amat'.
Dolĉe al mi estas peki, tede mieni hipokrite,
      mi indulon amas, inda, diru tion vaste la fam'!